Home > Aktualaĵoj > Novaĵoj pri IJK 2019 en Slovakio

La preparado de IJK 2019 en Slovakio progresas kaj la Loka Kongresa Komitato rivelis kelkajn detalojn pri la bunta programo. 

Kiel jam anoncite, la temo de ĉi-jara IJK estas Kontraŭ antaŭjuĝoj kaj la teamo volas alfronti ĝin kiel eble plej respondece.

Por partoprenantoj jam pretas multaj aktivaĵoj konektitaj al la temo. Okazos ekzemple tema kinejo, kie oni projekcios la filmon Jenica kaj Perla, kiu montras la vivon de la romaa minoritato en Slovakio. 

La teamo ankaŭ pretigas prelegojn, kie oni observos antaŭjuĝojn el psikologia vidpunkto, kaj oni same tuŝos temojn kiel religioj, genro, sekso, nacieco, ktp.

Kompreneble IJK estas ankaŭ festo, do parto de la programo estos malpli serioza. La muzika programo estos aparte vigla, kun koncertoj de famaj esperantistoj kiel Jonny M kaj Kimo, kaj pluraj junuloj kiel Tim Gallego, Noa kaj Marti
Oni ankaŭ ekkonos slovakan kulturon kun konataj kantistinoj kaj du lokaj dancgrupoj.

Okazos ankaŭ interesaj manlaboroj de tipaj slovakaj produktoj, ekzemple de ligno. 

Kaj se vi volas plibonigi vian lingvoscion, IJK estos ankaŭ bona okazo por fari tion. Estas planitaj intensaj kursoj de Esperanto, de komencantoj ĝis progresantoj, kaj por la plej spertaj estos literaturaj atelieroj. 

Se vi deziras kontribui al la programo, vi povas sendi viajn proponojn ĝis la la 15-a de majo.

Ne forgesu aliĝi al IJK 2019 antaŭ la fino de marto, por ĝui favoran kotizon.  

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.