Home > Proponoj aktivi > Ni serĉas novan redaktoron de la revuo Kontakto

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto. Esti redaktoro signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed ankaŭ samtempe persone kaj movade pliriĉiĝi. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La redaktado okazas per interreto (laŭ la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi. 

Laborhoroj: varie laŭ la eldono kaj la propra laborritmo de la redaktoro

Salajro: po 470€ por numero (plus 250€ por enpaĝiga kaj grafika laboro por numero, kiu povas esti plenumita de la redaktoro mem aŭ oni povas kunlabori kun alia homo por tia laboro)

Loko: distance/hejme.

Komenco: mezo de julio.

Laborpriskribo: 

  • krei la vizion por la revuo 
  • verki artikolojn
  • aktive serĉi homojn por verki artikolojn, legi ilin kiam ricevite, proponi ŝanĝojn, decidi ĉu la artikoloj taŭgas aŭ ne por la revuo
  • kontakto kun la eldonejo, la provlegistoj, la ĝenerala direktoro de UEA
  • superrigardo pri enpaĝigo kaj grafikaĵoj, kontakto kun grafikisto (se oni ne plenumas mem tiun taskon ankaŭ)

Kondiĉoj: 

  • havi sperton rilate redaktadon de tekstoj kaj kreadon de kohera revuo, ideale ankaŭ sperton pri ĵurnalismo
  • esti sperta Esperantisto, kiu jam bone konas la movadon 
  • kapablo lerte uzi komputilon por plenumi la koncernajn taskojn
  • kapablo lerte labori sen proksima superrigardo
  • intereso pri informado, kulturo kaj tutmondaj novaĵoj;
  • kapablo kunlabori kaj komuniki en internacia teamo en malsimilaj horzonoj;
  • la kandidato ne bezonas pruvi laborpermeson/loĝlokon en Eŭropa Unio. 

Se vi interesiĝas, sendu vivresumon kaj motiviĝleteron al info@tejo.org ĝis la 4-a de junio 2021.
La motiviĝletero enhavu prezenton de plano: Kiel vi imagas la revuon? Kiajn planojn vi havas por ĝi? Kiajn novajn enhavojn vi proponas? Prezentu 4 diversajn temojn kaj konceptojn por ke oni komprenu kiaj estas viaj interesoj kaj vizioj por la revuo. 

Elektitaj kandidatoj estos invititaj al intervjuoj kun TEJO-teamo. Oni interkonsentos pri la preciza dato de eklaboro. La malferma alvoko fermiĝos kiam ni plenigos la postenon.  

Se vi havas aldonajn demandojn pri la posteno, ne hezitu kontakti nin ĉe info@tejo.org.

TEJO estas egalŝanca dunganto, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo, kaj genetikaj datumoj.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.