Home > Proponoj aktivi > Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago 2021!

Por festi kune la Zamenhofan Tagon, la naskiĝtago de la iniciatoro de Esperanto L. L. Zamenhof, TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni!

La temo

La temo ĉi-jare estas unueco.

En nia ŝanĝanta hodiaŭa mondo, kion signifas por vi unueco?
En historia momento en kiu ĉeesta kunestado daŭre malfacilas en multaj lokoj de la mondo, kion signifas esti kune? Kaj kiel Esperanto helpas al vi senti vin konektita al aliaj homoj? 

Faru filmeton kaj rakontu al ni! 

Se vi volas, vi povas ankaŭ rakonti pri kiel vi festos la Zamenhofan tagon kaj sendi viajn bondezirojn. 

La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video kiun ni publikigos okaze de la Zamenhofa Tago. Ni disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo. 

Unueco kaj respekto de diferencoj ĉiam estis inter la kernaj ideoj de Esperanto. Kiel multaj esperantistoj scias, L. L. Zamenhof diris ke la interna ideo de la Lingvo Internacia estas “sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton”. 

Kiel kontribui

1- Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 30 sekundojn.
2- Alŝutu la filmeton al via preferata reta servo (Google Drive, Wetransfer, ktp.)
3- Sendu al ni la materialon pere de ĉi tiu formularo.

Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al ariel.palmer(ĉe)tejo.org aŭ en Telegram al @arielpalmer
Kiam ni ricevos vian filmeton, ni sendos al vi konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon ene de kelkaj tagoj, kontaktu nin denove!

Limdato por sendi viajn videojn estas la 8-a de decembro 2021.
Se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.

Ĉiuj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. La nura kondiĉo estas ke en via filmeto vi parolu en Esperanto!

Teknikaj Rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). Purigu la lenson de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. La video estu horizontala. Se via poŝtelefono/kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze. Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!

4 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.