Home > Proponoj aktivi > Partoprenu seminarion en Italio pri demokratio

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) organizas la internacian seminarion Esplorante Demokration – Junuloj revigligas niajn demokratiojn post-pandemio. La seminario donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo diskuti kaj lerni pli pri la temo de tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio rilate al demokratio. Per la seminario, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Lerni pri demokratiaj strukturoj kaj politikoj por junuloj, kiel tiuj estos formitaj en la post-pandemia realeco kaj la rolo de junuloj en ili kiel tutmondaj civitanoj;
  • Produkti deklaron de junuloj pri la redifinita rolo de junularo en demokratiaj sistemoj post-pandemia;
  • Povigi kaj ligi niajn junajn partoprenantojn kun politikofarantoj por ke ili povu iniciati kaj okupiĝi pri politikaj diskutoj kaj disvastigi la rezultojn de la unua agado kaj la deklaracio al la loka, regiona, nacia kaj internacia nivelo.

Aldone, dum ĉi tiu seminario ni celas ke la partoprenantoj produktu deklaracion pri la redifinita rolo de junuloj rilate al demokratio kaj tutmonda post-pandemia civitaneco.

La seminario okazos kadre de Internacia Junulara Festivalo – tio signifas, ke partoprenantoj de la seminario post la laborsesioj povas plene ĝui la plej gravan Esperantistan eventon de la printempo, multe pli malkare!

La seminario okazos inter merkredo 13-a de aprilo (alventago) ĝis lundo 18-a de aprilo (forirotago; sed vi povas foriri ankaŭ la 19an kune kun la partoprenantoj de IJF) en Piani di Luzza, Udine, Italio. La labortajoj de seminario estas 14-17 aprilo 2022. La partopreno kostas 60€, pagotaj al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140€ por vojaĝaj kostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra asekuro.

La partoprenantoj:

  • Estas entuziasmaj junaj esperantistoj inter 18-35 jaraĝaj;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas ĉeesti 4-tagan-trejnan-agadon;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Interesiĝas pri la temo de demokratio kaj tutmonda civitaneco post la KOVIM-pandemio;

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie antaŭ lundo, la 21-a de marto 2022 (limdato prokrastigita, restis lastaj tri vakaj postenoj!). Se vi havas dubojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Spyros je spyros@tejo.org.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

2 Comments, RSS

  • Szilvási László

    says on:
    2.March 2022 at 19:23

    Kiu estos la laborlingvo de la seminario? Ĉu Esperanto aŭ la itala?

    • Wojtek

      says on:
      7.March 2022 at 14:43

      La trejnado okazas kadre de Esperantista evento kaj estos ankaŭ plene en Esperanto! 🙂

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.