Home > Proponoj aktivi > Partoprenu trejnadon en Danio pri homaj rajtoj

La limdato por kandidatiĝi estas plilongigita ĝis la 3-a de oktobro!

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Dana Esperanto Junulara Organizo (DEJO) organizas la trejnadon ALT_HRE: Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj. La trejnado donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo lerni pri la temo de edukado pri Homaj Rajtoj kaj kiel kombini ĝin kun aliaj formoj de junulara partopreno kaj neformala edukado, kiel artismo, teatrologio kaj pli. Pli konkrete, niaj partoprenantoj havos la eblon per la trejnado:

  • Lerni kiel antaŭenirigi siajn kompetentojn kiel multiplikantoj de edukado pri Homaj Rajtoj dum organizado de agadoj de, kun kaj por junuloj;
  • Esplori kiel edukado pri Homaj Rajtoj en 2021 povas progresi kaj kiel kombini ĝin kun alternativaj formoj de junulara partopreno kaj neformala edukado, kiel artismo kaj teatrologio;
  • Produkti ilaron kun ekzemploj de agadoj disvastigotaj inter junularaj organizoj kaj junuloj ĝenerale.

La trejnado okazos de la 26-a de oktobro (alvenotago) ĝis la 2-a de novembro 2021 (forirotago) en Ry, Danio. Ni serĉas 20 partoprenantojn, ĉefe 18-35-jaraĝulojn.
Kontraŭ nur 50€ vi ricevos la trejnadon, loĝadon kaj manĝojn por la tuta semajno. Aldone, ni repagos al vi ĝis 150€ de via vojaĝkostoj.
La partoprenantoj respondecos pri sia propra sanasekuro.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj:

  • Aĝas inter 18-35 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas ĉeesti 5-tagan-trejnan-agadon;
  • respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Ideale jam aktivas ene de iliaj socioj, kun iom da sperto pri homaj rajtoj kaj junulara partopreno.
  • Havas intereson pri la temo kaj volas lerni pli pri Edukado pri Homaj Rajtoj, precipe rilate al artivismo kaj teatrologio.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis la 3-a de oktobro 2021. Se vi havas demandojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Karlos’ je karlos.peskera.alonso@gmail.com.

KOVIM-19: Malgraŭ la bona nuna situacio tiel rilate en Eŭropo kaj Danio, pro la KOVIM-19-pandemio, la trejnado povas devi esti modifita. Ni sekvos la oficialajn sanrekomendojn. Ni atendas ke ni ĉiuj kondutu respondece kaj prioritatigu la sanon kaj sekurecon de si mem kaj de la tuta grupo. Ĉiukaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato. Do, ŝanĝoj povas okazi akorde kun la evoluo de la pandemio en la sekva periodo.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transgenrulojn kandidatiĝi.