Home > Proponoj aktivi > Prelegu en la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS)

La komisiono de TEJO pri Edukado, Scienco kaj Kulturo organizas la Internacian Retan Interfakan Simpozion (IRIS) de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021. IRIS okazas kunlabore kun Retoso, la nova reta evento de TEJO.
La simpozio enhavos videajn prelegojn kaj podiajn diskutojn interalie en la jenaj kampoj: matematiko, fiziko, informadiko, biologio, kemio, medicino, geosciencoj, inĝenierarto, psikologio, edukado, lingvistiko, antropologio, sociologio, historio kaj artoj. La bunta proponita fakaro celas instigi la partoprenantojn pripensi tion, kion ilia fako povas gajni per aldono de novaj interfakaj perspektivoj kaj demandaroj. La simpozio estas organizata de TEJO kun subteno de UEA.

Kiel vi povas partopreni?

  1. Proponu vian prelegon. La unua paŝo por esti parto de IRIS estas sciigi la organizantojn kiel eble plej baldaŭ pri via intenco partopreni, aŭ pri la temo de via prelego per mallonga resumo (maksimume kvindek vortoj). Povas temi pri specifa aspekto de via fako, aŭ pri via propra esploro kadre de ĝi. 
  2. Registru vian prelegon (de 5 ĝis 15 minutoj)*. Pro la reta karaktero de la evento, la prelegoj devos esti anticipe registritaj kiel videoj. Bonvolu prepari ankaŭ tekstan priskribon (maksimume 250 vortoj). Vi povos sendi vian kontribuon al iris@tejo.org ĝis la 23-a de marto 2021.
  3. Partoprenu la simpozion. IRIS okazos de la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021. La podiaj diskutoj pritraktos aspektojn de la diversaj fakoj surbaze de la ricevitaj videaj kontribuoj, kiuj estos publikigitaj en jutubo antaŭ la simpozio. Fine la prelegantoj respondos la demandojn de la publiko.

* Registru la videon laŭeble en bona kvalito, en horizontala formato. Antentu ke via voĉo estu bone aŭdebla kaj ke estu sufiĉe da lumo en la ĉambro kie vi registras. Bonvolu esti proksime de la mikrofono, por ke la sonkvalito de via prelego estu alta. 

Se via fako ne troviĝas inter la supre listigitaj, vi povas proponi ĝian aldonon al la organizantoj.

Por pliaj informoj, vizitu la oficialan retejon de la evento aŭ kontaktu nin ĉe iris@tejo.org

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.