Home > Proponoj aktivi > TEJO dungas PHP-programiston por reta projekto

TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) dungas PHP-programiston por portempa, distanca, partatempa posteno kun flekseblaj horoj. La dungito laboros pri specifaj partoj de la AKSO-projekto (vidu https://akso.org), kiu estas granda projekto celanta renovigi ĉiujn partojn de la reta prezentiĝo de UEA, ĝiaj administraj sistemoj kaj datumbazoj. La PHP-programisto estos taskita subteni kaj kreadi kromprogramon por Grav CMS (vidu https://getgrav.org), kiu interligas kun la API de AKSO.

La kontrakto estas por 12 horoj/semajno kun antaŭvidata salajro de €10/horo. Kandidatoj el ĉiuj partoj de la mondo povas kandidatiĝi, kondiĉe ke ili plenumas la postulojn, kaj ke ilia loĝlando permesas labori distance por nederlanda dunganto.

La kontrakto komenciĝos iam inter la 1-a de februaro 2022 kaj la 14-a de marto 2022 kaj daŭros ĝis la fino de 2022, kun ebleco por plilongigo. Dum la unuaj 14 tagoj da dungado la posteno povas esti nuligita se vi ne sentas, ke vi kongruas kun via teamo.

Personaj postuloj:

  • povu labori en teamoj;
  • la posteno havas flekseblajn horojn, tamen vi ĝenerale estu disponebla almenaŭ 3/5 eŭropajn labortagojn (CEST);
  • povu paroli en a. la angla; aŭ b. germana kaj Esperanto;
  • povu labori distance kaj havu la memdisciplinon, kiun tio implicas;
  • la posteno havas neniun postulon pri retdezajnaj kapabloj aŭ parolaj renkontiĝoj.

Praktikaj postuloj:

  • uzu proprajn taŭgajn komputilon kaj retkonekton por laboro.

Profesiaj postuloj:

  • almenaŭ 2-jara profesia sperto kun PHP + HTML aŭ ekvivalenta ŝatokupa sperto;
  • ne necesas universitata diplomo, sed kandidatoj kun bakalaŭro en komputilscienco estos konsiderataj unue;
  • povu sekvi kodkvalitajn gvidliniojn kaj partopreni en koda revizio;
    havu sperton uzante Linux aŭ Mac por laboro aŭ serioza programado;
  • sciu kiel komponi node.js kaj DOM javascript uzante komponilojn kiel gulp kaj rollup;
  • havu sperton kun Grav CMS aŭ alia CMS (enhavmastruma sistemo) kiel WordPress, kaj pretu lerni kiel krei aldonaĵojn por Grav ene de la unua monato;
  • havu sperton kun Twig aŭ aliaj ŝablonaplikiloj kiel Mustache;
  • havu sperton kun retaj API-oj, kaj prefere kun REST;
  • scipovo pri javascript ne estas postulata sed aprezata;
  • havu sperton kun retsekurecaj funkcioj kiel XSS-preventado kaj CSP;
  • sperto pri la jenaj estos forte aprezata: Linux bash, unix-konektinterfacoj, noncoj (nonces), pagkluzoj kiel Stripe, kaŝmemoro en PHP.

Kandidatoj, kiuj ne plenumas unu aŭ du el la postuloj, estas tamen invititaj kandidatiĝi, se ili pretas lerni la postulatajn aferojn en sia propra tempo antaŭ la komenco de la kontrakto.

Interesiĝantoj pri la posteno estas petataj sendi vivresumon, motivleteron kaj ekzemplon de antaŭa PHP-laboro al oficejo@tejo.org antaŭ la 29-a de decembro 2021.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.