Home > Proponoj aktivi > TEJO serĉas partnerojn por novaj Erasmus+ projektoj

Nuntempe la estraro de TEJO pretigas proponojn por projektoj de la fonduso al Erasmus+. Ili estas plurcelaj: ni volas faciligi la renkontiĝadon, provizi interesajn trejnadojn por ni junaj Esperantistoj kaj ankaŭ ke tia lernado utilas por kaj nia movado kaj la vivresumoj de la partoprenantoj. Por ĉi venontaj limdatoj ni pripensis 3 malgrandaj temoj pri:

  1. Lingvo-instruado;
  2. Muzikalo;
  3. Trejnu la trejniston;

Kaj unu grandan projekton pri:

4. Efika mastrumado de neregistaraj organizoj.

Por tiaj projektoj, ni devas starigi grupon de organizoj kiuj realigos ĝin. Niaflanke, TEJO ĉiam zorgos pri la verkado de la propono  (por tio ni havas subvencipetiston) kaj serĉos la grupon de organizoj.

Minimume la organizoj kiel via respondeco pri trovado de partoprenantoj kaj, depende de la projektoj, de aliaj respondecoj, ekzemple povas esti ke vi gastigas la projekton dum evento kiun vi jam organizas aŭ kreado de materialoj por liverado. Evidente via konsento aŭ ne dependas de la ideoj, tial ni klarigas ilin nun:

  1. Lingvo-instruado
    • Kio ĝi estu?
      • Trejnado por ke Esperantistoj lernu kiel instrui lingvojn.
    • Kial?
      • Multaj Esperantistoj estas lingvo-ŝatantoj kiuj volas instrui ilin. La ĉefa celo estas plibonigi la kvaliton de la instruado de Esperanto, sed ĝi ja utilos por instruado de ajna lingvo.
    • Kiom longe?
      • La organizado daŭros iom pli, sed la ĉefa parto okazos dum nur unu evento (ege fleksebla daŭreco, inter 3 kaj 7 tagoj). Depende de kiuj volos kunlabori, ĝi okazos en unu loko kaj momento de la jaro aŭ alia. La plano estas ke ĝi okazu ene jam konata evento kiel JES, IJK, Arkones, KKPS…
  2. Muzikalo
    • Kio ĝi estu?
      • Projekto bazita sur ideo de Esperanto kiel ilo por interkultura komunikado. Ni renkontiĝu por krei muzikalon. Unue rete inter verkistoj kaj poste surloke kun aktoroj.
    • Kial?
      • Ni volas krei kulturan materialon kiu kontribuos al granda evento. La registrado de ĝi mem jam estos interesa por partoprenantoj kaj por homoj kiuj spektos ĝin
      • La rezulto restos restos kiel parto de la Esperanta kulturo. Tio utilos por montri ke eblas krei pli da diversaj kulturaĵoj ol nur la plej kutimaj. Kaj por aleksteren kaj por la amuzo de la Esperantistoj.
    • Kiom longe?
      • La organizado komencos eĉ antaŭ la projekto estos aprobita. La subteno nur helpos la realigon, sed la ĉefa parto, la ludado de la muzikalo kaj sia registrado okazos dum nur unu evento, ideale dum IJK por atingi plej multe da homoj.
  3. Trejnu la trejniston
    • Kio ĝi estu?
      • Trejnado por iĝi trejnisto. Ni trejnos Esperantistojn pri kiel trejni homojn pri ajna temo.
    • Kial?
      • Ni jam organizis plurfoje tia projekto kiu estis ege aprezita. Ni ricevis la peton organizi ĝin denove.
      • En TEJO ni havas la TEJO-trejnistaron, kolekton de TEJO-anoj kiuj partoprenis tian projekton aŭ/kaj havas sperton pri trejnado. Ni volas pligrandigi la TEJO-trejnistaro ĉar ĝi estas ege utila ilo por organizi trejnadojn kiuj interesas al niaj membroj.
      • Tiel ni donas la eblon aldoni utilan informon al la vivresumoj de la partoprenantoj.
    • Kiom longe?
      • La kadro de la projekto jam estas bone konata kaj aplikita. Do, la laboro ĉefe okazos inter la trejnistoj kaj la agado mem dum unu renkontiĝo (ege fleksebla daŭreco, inter 3 kaj 7 tagoj). Ĝi ne devas esti nepre granda kaj povas esti dediĉita nur al la trejnado de trejnistoj.
  4. Efika mastrumado de neregistaraj organizoj.
    • Kio ĝi estu?
      • Aro de trejnadoj, prelegoj, praktikaj ekzercoj, ktp pri kiel mastrumi neregistaraj organizoj kiel niaj organizoj sed ne nur Esperantaj organizoj.
    • Kial?
      • Ni konsideras ke tia informo mankas inter la membroj de niaj landaj sekcioj.
      • Multaj aktivuloj ne nur aktivas en Esperanto. Pluraj el ili aktivas en aliaj politikaj, sociaj kaj studentaj movadoj. Tial tia scio utilos al ili por ilia agado ekster niaj asocioj.
      • Havi akreditilon pri tia trejnado povas esti ege utila por la vivresumo de la partoprenantoj se ili volas ion fari en ĉi tiu kampo.
    • Kiu temos ni traktu?
      • Ĝis nun ni pensis pri inkludi mastrumadon de financoj (ekz. librotenado), mastrumadon de stabo (ekz. volontuloj aŭ transdono de informo inter estraro-komitato), teknikajn aspektojn (ekz. AKSO) kaj projektan mastrumadon kaj petadon de subvencioj
    • Kiom longe?
      • Ĉi tiu estas longa projekto. La agado inkludos 3-5 renkontiĝojn de diversaj longecoj dum multaj monatoj.
    • Kie?
      • Tio dependas de la organizoj kiuj aliĝos al la grupo, sed ni pretigas la projekton ene de la alvoko por interkontinentaj projektoj. Tial ĉi tiu projekto celas atingi Eŭropajn kaj ne-Eŭropajn organizojn.

Ĉi tiu estas nur resumo de la ideoj. Se vi interesiĝas sed volas plian klarigon aŭ havas specifajn demandojn, bonvolu respondi. Ni facile povas multe pli rakonti pri tio kion ni ĝis nun pretigis kaj kunsidi por klarigi ilin pli detale. Grave, ne temas pri fiksaj ideoj kiujn vi simple devas akcepti. Ni pretigis bazon kiun ni kune fiksu. Ne pensu ke viaj proponoj kaj preferoj ne estu aŭskultataj, tute male.

Unuaj tri supere menciitaj ideoj/proponoj estus financitaj kadre de “Erasmus+ Key Action 1: Youth Exchanges” programo, kaj la lasta, plej granda – kadre de “Erasmus+ Key Action 2: Capacity Building in the field of Youth” programo. Pro striktaj limdatoj de subvencipetado, la dato por diskuto kaj planado estas tre limigita. Tial, bonvolu diskuti pri preteco, volo kaj ideoj de aktivuloj iĝi partoprenantoj kaj de via nacia sekcio iĝi projektpartnero ene de la venontaj du semajnoj, ĝis la 26-a de Januaro. 

Kion vi persone povas fari? Pripensu en kiu(j) projekto(j) vi volus partopreni, demandu samideanojn el via landa sekcio kaj konsultu kun gvidantoj de LS. Viajn demandojn aŭ/kaj respondojn ni atendas retpoŝte: oficejo@tejo.org


3 Comments, RSS

  • Honoré Sebuhoro

    says on:
    14.January 2022 at 19:52

    Kara Tejo-anoj,
    Unue, mi nomiĝas Honore Sebuhoro loĝanta en norda kivuo Provinco DR Kongo.
    Mi persone, sendas al vi mian plibonan deziresprimon por la nova jaro 2022!
    Fakte, mi ne membrighas al la organizaĵo Tejo pro mia alta aĝo de 47j. Mi opinias ke membriĝi al Tejo necesas havi inter 18j kaj 32j. Sed malgraŭ tio, mi aldonas ĉi tien mian admiron kaj ŝatadon koncerne bonajn ideojn.
    Mi aprezas kaj aprobi viajn projektojn. Tio montras ke esperanto estas lingvo pri disvolviĝo.
    Kuraĝon kara gefratoj!

  • Moses Byamungu

    says on:
    14.January 2022 at 19:58

    Saluton el Bukavu/DRKongo, mi estas tre interesa kaj volas scii multe pli pri kiel kandidatiĝi.

    Amike, Moses Byamungu

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.