Home > Proponoj aktivi > Partoprenu TEJO-trejnadojn en Slovakio kaj Danio

Ni invitas vin kandidatiĝi por partopreni en du diversaj TEJO-trejnadoj okazontaj dum la venontaj monatoj en Slovakio kaj Danio! 

Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro – de la 12-a de oktobro ĝis la 18-a de oktobro 2021 en Bratislavo, Slovakio. 

ALT_HRE: Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj – de la 26-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2021 en Ry, Danio.

DIVERSA, SED EGALA (SLOVAKIO)

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Slovaka Esperanto-Junularo (SKEJ) organizas la trejnadon Diversa, sed Egala: Edukado de Junuloj pri Intersekcia Aliro. La trejnado donos la eblon al 20 aktivaj junuloj, junularaj laboristoj, NFE-trejnistoj kaj edukistoj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo esti trejnitaj pri la temo de intersekcieco kaj kontraŭbatalo de diversaj formoj de diskriminacio en ĉiutaga laboro kun junuloj. Per la trejnado, la partoprenantoj havos la eblon:

  • Enkonduki trejnistojn al la intersekcia aliro kiam ili projektas kaj liveras edukajn agadojn kun junuloj en la kunteksto de NFE.
  • Evoluigi la kapablon de niaj partoprenantoj pri la homrajtbazita aliro kiel trejnistoj kaj edukistoj, kun specifa fokuso pri intersekcieco kaj kontraŭbatalado de diversaj formoj de diskriminacio.
  • Ekipi la trejnistojn per la necesaj iloj por disvastigi la rezultojn de la internacia agado tra sia persona aŭ profesia vojaĝo kiel trejnistoj.

Aldone, dum ĉi tiu trejnado ni celas ke la partoprenantoj produktu du praktikajn rezultojn:

  1. Trejnada manlibro/ilaro por NFE-trejnistoj, edukistoj kaj junularaj laboristoj enkondukantaj ilin en la temon de la intersekcia aliro por edukaj agadoj de/kun kaj por junuloj, precipe tiuj kiuj venas de vundeblaj grupoj.
  2. Serio de mallongaj filmetoj de la TK-partoprenantoj pri la koncepto de intersekcieco kaj pritraktado de multnombraj diskriminacioj laborante kun junuloj por konsciigi pri ĉi tiuj temoj inter junularaj organizoj, edukaj kaj instituciaj koncernatoj kaj junuloj ĝenerale.

La trejna kurso okazos de la 12-a de oktobro (alvenotago) ĝis la 18-a de oktobro 2021 (forirotago) en Bratislavo, Slovakio. Ni serĉas 20 partoprenantojn, ĉefe 18-35-jaraĝulojn.
La partopreno kostas nur 50€, pagotaj al TEJO. La loĝado kaj manĝado estos organizitaj kaj kovritaj de la organizantoj, kaj ni repagos ĝis 140€ por viaj vojaĝkostoj. La partoprenantoj respondecos pri sia propra sanasekuro.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj:

  • Aĝas inter 18-35 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas ĉeesti 5-tagan-trejnan-agadon;
  • Respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Ideale jam aktiva ene de iliaj lokaj socioj, kun iom da sperto en junularaj agadoj, precipe kiel neformala edukado (NFE) trejnistoj aŭ edukistoj aŭ junularaj laboristoj.
  • Interesita pri la temo de intersekcieco kaj pritraktado de malsamaj formoj de diskriminacio kiam vi laboras kun junuloj.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis la 29-a de septembro 2021. Se vi havas demandojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Spyros je spyros@tejo.org.

KOVIM-19: Malgraŭ la bona nuna situacio tiel rilate en Eŭropo kaj Slovakio, pro la KOVIM-19-pandemio, la trejnado povas devi esti modifita. Ni sekvos la oficialajn sanrekomendojn. Ni atendas ke ni ĉiuj kondutu respondece kaj prioritatigu la sanon kaj sekurecon de si mem kaj de la tuta grupo. Ĉiukaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato. Do, ŝanĝoj povas okazi akorde kun la evoluo de la pandemio en la sekva periodo.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transgenrulojn kandidatiĝi.

ALT_HRE: ALTERNATIVA ALIRO AL EDUKADO PRI HOMAJ RAJTOJ (DANIO)

La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Dana Esperanto Junulara Organizo (DEJO) organizas la trejnadon ALT_HRE: Alternativa Aliro al Edukado pri Homaj Rajtoj. La trejnado donos la eblon al 20 junuloj de membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo lerni pri la temo de edukado pri Homaj Rajtoj kaj kiel kombini ĝin kun aliaj formoj de junulara partopreno kaj neformala edukado, kiel artismo, teatrologio kaj pli. Pli konkrete, niaj partoprenantoj havos la eblon per la trejnado:

  • Lerni kiel antaŭenirigi siajn kompetentojn kiel multiplikantoj de edukado pri Homaj Rajtoj dum organizado de agadoj de, kun kaj por junuloj;
  • Esplori kiel edukado pri Homaj Rajtoj en 2021 povas progresi kaj kiel kombini ĝin kun alternativaj formoj de junulara partopreno kaj neformala edukado, kiel artismo kaj teatrologio;
  • Produkti ilaron kun ekzemploj de agadoj disvastigotaj inter junularaj organizoj kaj junuloj ĝenerale.

La trejnado okazos de la 26-a de oktobro (alvenotago) ĝis la 2-a de novembro 2021 (forirotago) en Ry, Danio. Ni serĉas 20 partoprenantojn, ĉefe 18-35-jaraĝulojn.
Kontraŭ nur 50€ vi ricevos la trejnadon, loĝadon kaj manĝojn por la tuta semajno. Aldone, ni repagos al vi ĝis 150€ de via vojaĝkostoj.
La partoprenantoj respondecos pri sia propra sanasekuro.

Ni serĉas entuziasmajn junulojn, kiuj:

  • Aĝas inter 18-35 jarojn;
  • Loĝas en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo (vi povas trovi la liston ĉi tie);
  • Kapablas ĉeesti 5-tagan-trejnan-agadon;
  • respektas diversecon kaj fervore lernemas;
  • Ideale jam aktivas ene de iliaj socioj, kun iom da sperto pri homaj rajtoj kaj junulara partopreno.
  • Havas intereson pri la temo kaj volas lerni pli pri Edukado pri Homaj Rajtoj, precipe rilate al artivismo kaj teatrologio.

Vi povas kandidatiĝi plenigante la formularon ĉi tie ĝis la 3-a de oktobro 2021. Se vi havas demandojn aŭ komentojn, ne hezitu kontakti Karlos’ je karlos.peskera.alonso@gmail.com.

KOVIM-19: Malgraŭ la bona nuna situacio tiel rilate en Eŭropo kaj Danio, pro la KOVIM-19-pandemio, la trejnado povas devi esti modifita. Ni sekvos la oficialajn sanrekomendojn. Ni atendas ke ni ĉiuj kondutu respondece kaj prioritatigu la sanon kaj sekurecon de si mem kaj de la tuta grupo. Ĉiukaze, la sekureco de la partoprenantoj, trejnistoj kaj organizantoj estas nia absoluta prioritato. Do, ŝanĝoj povas okazi akorde kun la evoluo de la pandemio en la sekva periodo.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte invitas spertajn virinojn, neduumulojn, transgenrulojn kandidatiĝi.


2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.