Home > Proponoj aktivi > Partoprenu trejnadon en Roterdamo pri volontulado en Esperantujo

Komence de junio, kadre de projekto pri Volontulado kaj Asocia daŭripov-evoluo okazos trejnado pri interŝanĝo de bona praktikoj rilate al volontulado ĉe esperantaj organizoj. Pli precize, la trejnado traktos ĉefe la temojn sube listigitajn.

La projekto kovros viajn vojaĝ-, loĝad- kaj manĝkostojn. Memkompreneble, pro nuna sansituacio en pliaj landoj ni ne garantias okazigon de ĉeesta evento kaj se vi ne povos partopreni ĉeeste por sankialoj aŭ vojaĝmalpermesoj, vi povos partopreni trejnadon rete.

La kunsido okazos en Roterdamo de la 3-a ĝis la 6-a de junio 2021. La evento estos kvartaga, kun alveno kaj foriro dum la unua kaj lasta tago.

Temoj de la trejnado

  • Antaŭ la volontulado
  • Prezento de volontuladprogramoj
  • Solvoj por neeŭropaj volontuloj
  • Bezonoj de organizoj kaj bezonoj de volontuloj
  • Kiel elekti volontulojn
  • Lingvaj defioj por volontuloj

Kiun ni serĉas?

Pluraj tiaj organizoj estos enplekitaj, inkluzive TEJO-n. La reprezentanto de TEJO povos esti vi, se vi plenumas la subajn kriteriojn:

  • havas spertojn pri volontulado (kiel eksa volontulo aŭ mastrumisto de volontuloj)
  • la projekto daŭros unu jaron kaj ni certe preferos personon, kiu povos partopreni ankaŭ reston de la eventoj dum la jaro
  • prefero por loĝantoj de EU/KdE-landoj (projekto estas financita de rimedoj de Eŭropa Unio)

Se vi interesiĝas pri la projekto, sendu priskribon de viaj volontulaj spertoj kaj priskribu vian motiviĝon por partopreni kaj helpi al la projekto. Viajn informojn vi sendu al tomas.stano@tejo.org ĝis la 18-a de majo 2021.

TEJO estas egalŝanca organizo, kiu ne diskriminacias surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksemo, etno, aĝo, handikapo, kaj genetikaj datumoj.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.