Home > Proponoj aktivi > Verku por Tutmonda Egaleco

Jen du invitoj de la TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco!

Ĉu vi ŝatus verki artikolon?

La TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco invitas vin verki artikolon pri la subaj temoj. Temas pri artikolserio kiu aperos en la revuo Kontakto aŭ en aliaj kanaloj de TEJO.

Ne zorgu pri via scipovo de Esperanto, ni provlegos vian tekston!
Do, kion vi atendas? Kuraĝiĝu kaj verku!

Sendu viajn tekstojn al rafaelsoaresdelima82@gmail.com

La temoj estas:

Tago en la Vivo: Junaj esperantistoj de diversaj devenoj rakontas pri sia ĉiutaga vivo (nuna aŭ ne; ekz. sia tago kiel lernanto). La celo de tiu ĉi serio estas prezenti al ĉiuj la vivmanieron de aliuloj, fokusante je kultura malsameco kaj ofte-nepensitaj temoj (ekz. aliro al pura akvo, virinaj rajtoj ktp).

Sub la Lupeo: Homoj parolas pri sia kulturo aŭ devengrupo (religia, nacia, ktp.) kaj pri ties stereotipoj, antaŭjuĝoj ktp.

Festoj kaj Kutimoj: Pri festoj/kutimoj de diversaj kulturoj.

Ĉu vi ŝatus traduki por Vikipedio?

La TEJO-Komisiono pri Talento, subbranĉo Tutmonda Egaleco invitas vin traduki artikolojn por Vikipedio.

Se vi ankoraŭ neniam verkis en Vikipedio, aliru kaj kreu konton kaj poste uzu la tradukan ilon.

Do, kion vi atendas? Kuraĝiĝu kaj traduku!

Ni rekomendas la jenajn artikolojn:

https://en.wikipedia.org/wiki/Cultural_competence
https://en.wikipedia.org/wiki/Refugee_crisis
https://en.wikipedia.org/wiki/Open_border
https://en.wikipedia.org/wiki/Right_of_asylum
https://en.wikipedia.org/wiki/LGBTQ_migration
https://en.wikipedia.org/wiki/Refugee_health
https://en.wikipedia.org/wiki/Refugee_women

2 Comments, RSS

  • Lajos Niederfriniger

    says on:
    4.October 2021 at 10:35

    Gratulojn pro la bona ideo memstari Sur la propraj piedoj! Estas tre bonega ideo elformi propran medion kun la proksimaj sampensantoj. Mi konsilas kaptu la okazon samtempe la komunumon memnobligi, unuope kaj kolektive. La plej helpaj bazaj konoj estas en la MAZDAZNAN VIVO DOKTRINO KAJ SANIGSCIENCO. La verkoj de D-ro Hanish Renaskiĝo Doktrino, tiu kiel unuagrada konindaĵo. La apogantaj konoj Glandularo doktrino, la Aerspirado doktrino, tiuj konoj la ritmikaj aerspirekzercoj rezultas pli sanan vivon kaj disvastiĝon de la pensado esenco. Pli bonan cerban funkcion kaŭzas kaj iom post iom la kreanforton, la eltrovaĵo spiriton evoluigas. Se vi volas pli stabile mem stari Sur viaj piedoj, kaj okupiĝi pri Sia propra afero tiam la kvara afero estas la konoj de la Nutrado doktrino. Se eble vi estu memservaj, memproduktaj en viaj ĝardenoj de kernoj, beroj, fruktoj, spicherboj, salatoj, … ktp. Kiel eble uzu nutri vin la lokajn produktojn, eble, prefere ne pli ol 50 kilometrojn forajn nutraĵojn vi konsumu. La VivDoktrino de D-ro Hanish, originaj verkoj Angle estas jam de 100 jaroj kaj tradukoj Germane, Hungare, Dane, … jam troveblas same. Kelkajn informojn mi jam surmetis al csillagfold.hu tie vi trovas kelkajn informojn por Esperantistoj. Se via Spirito deziras pli da spiritan apogon larĝajn vidpunktojn povas VIN gvidi la nobla Dana verkisto Martinus. ,,La estonteco estas vegana.,, Mesaĝas Li. La frukto viandoj krudaj estas la plej sanigaj nutraĵoj liakonsile. La ,,Livets Bog,, estas lia bazverko. Pro la graveco de la konoj, troveblas jam klarigaj libretoj ankaŭ en Esperanto.
    Elkore mi benas vin! Mi deziras multajn sukcesojn en viaj noblaj laboroj!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.