Home > Aktualaĵoj > Partoprenu en filmeto de TEJO por la Zamenhofa Tago 2023!

Por festi kune la Zamenhofan Tagon – naskiĝtagon de la iniciatoro de Esperanto L. L. Zamenhof – TEJO volas krei filmeton kun kontribuoj de esperantistoj el la tuta mondo. Ni invitas vin partopreni!

Temo

La temo ĉi-jare estas “Kio estas lingva identeco por vi?”.

Lingva identeco estas sento de aparteno al certa lingva grupo aŭ komunumo. Ĉu vi havas aliajn difinojn? Faru filmeton pri via propra sperto, ideoj, kaj sentoj pri lingva identeco, ĉefe pri Esperanta lingva identeco (ekz. montrante la riĉan naturon de lingva diverseco kaj ĝiaj efikoj sur la diversaj kulturoj, kiel ĝi influas la vivon de la homoj, kiel vi sentas vin parto de unu aŭ pli komunumoj, kaj kiel Esperanto kontribuas al la interkonekto de homoj el diversaj kulturoj) kaj kundividu kun la mondo!

Se vi volas, vi povas ankaŭ rakonti pri kiel vi festos la Zamenhofan Tagon kaj / aŭ sendi viajn bondezirojn al samideanoj. Ni volas aŭdi de ĉiuj! 

La filmetoj, kiujn vi sendos estos kunmetitaj en granda video, kiun ni publikigos okaze de la Zamenhofa Tago. Ni disvastigos ĝin en ĉiuj niaj sociaj retejoj, por ke ĝi atingu kiel eble plej multe da homoj, kaj ĝi estos projekciita en Esperanto-kluboj kaj dum Esperanto-aranĝoj tra la mondo.

Kiel kontribui?
  1. Registru filmeton en Esperanto kun via mesaĝo. La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 30 sekundojn.
  2. Alŝutu la filmeton al via preferata reta servo (Google Drive, WeTransfer, ktp.).
  3. Sendu al ni la ligilon pere de ĉi tiu formularo.

Se por iu kialo vi ne sukcesas sendi vian videon tiel, skribu al tejooficejo@gmail.com aŭ en Telegram al @cyrilsz2547.

Kiam ni ricevos vian filmeton, vi ricevos aŭtomatan konfirmon. Se vi ne ricevas konfirmmesaĝon, kontaktu nin denove!

Limdato por sendi viajn videojn estas la 10-a de Decembro 2023. Tamen, se vi povus sendi vian kontribuon pli frue, ni estus tre dankemaj.

Ĉiuj rajtas kontribui, sendepende de aĝo, devenlando aŭ membreco en TEJO. La nura kondiĉo estas ke en via filmeto vi parolu en Esperanto!

Teknikaj rekomendoj

Se vi povas, faru la filmeton en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD). La video estu horizontala. Purigu la lenson de la poŝtelefono / kamerao antaŭ komenci la filmadon kaj atentu, ke via voĉo estu bone aŭdebla. Se via poŝtelefono / kamerao registras malpli bonkvalite, tio tute ne gravas, faru kaj sendu la filmeton ĉiuokaze. Ni volas vian kontribuon je ĉiu ajn kvalito!


2 Comments, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.