Home > Proponoj aktivi > Partoprenu en video por esploristoj pri Esperanto

Ĉu vi esploris aŭ esploras pri Esperanto? Ĉu vi volas kundividi viajn malkovrojn kaj kontaktiĝi kun aliaj esploristoj?
Sendu videon kaj rakontu pri via sperto!

Menciu tion, kion vi trovas esplorinda pri Esperanto aŭ Esperantujo. Vi povas respondi al jenaj demandoj: Kial vi decidis esplori pri Esperanto? Kiun demandon via esploro celas respondi? Kiujn metodojn kaj fontojn vi uzas? Kiun konkludon vi atingis? Kial esploroj pri Esperanto gravas?

En la video, menciu vian nomon, vian fakon kaj vian universitaton.

La video estu horizontala kaj daŭru maksimume 2 minutojn. Bonvolu ne aldoni subtekstojn en la video.
La filmetoj kiujn vi sendos estos kunmetitaj en longa video kiun ni publikigos en YouTube kaj en niaj sociaj retejoj.

Kiel sendi la videon?

Estas du diversaj ebloj sendi la videon al ni. 

1- Alŝutu vian videon al Google Drive (aŭ al alia reta servo), kaj sendu la ligilon al ni ĉi tie: SENDO DE VIA VIDEO

2- Sendu la videon pere de Telegram al la konto @arielpalmer

La limdato por sendi vian videon estas la 20-a de oktobro.

Grave: Kiam ni ricevos vian videon, ni sendos al vi konfirman mesaĝon.
Se vi ne ricevas konfirmon ene de 1-2 tagoj, bonvolu sendi la videon denove aŭ kontakti nin en Telegram (@arielpalmer) aŭ pere de privata mesaĝo en Facebook aŭ en Instagram.

Post la publikigo de la video, okazos sesio por interbabilado, demandoj kaj respondoj. Se vi volas partopreni ĝin, helpu nin elekti la daton en la enkalendarigilo ĝis la 20-a de oktobro. Vi ricevos per retmesaĝo la ligilon por aliri la sesion.
La ideo por la video venas de la grupo de TEJO pri Universitata Agado.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Website này sử dụng Akismet để hạn chế spam. Tìm hiểu bình luận của bạn được duyệt như thế nào.