Home > Proponoj aktivi > Iĝu komisiito por la ekstera agado de TEJO!

Ĉu vi ŝatus antaŭenigi la esperantistan junularan agadon ĉe la neesperantista publiko? Ĉu vi spertas aŭ ŝatus spertiĝi pri interorganizaj rilatoj? La Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO bezonas vin!

Ni nuntempe serĉas du komisiitojn: TEJO-aktivulojn, kiuj estos la kontaktpersonoj inter nia organizo kaj la Konsilio de Eŭropo (KdE), por unu el ili, kaj Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) por la alia.

Tio estos ankaŭ okazo por vi persone, profesie kaj homkontakte spertiĝi, precipe pri internaciaj kaj interorganizaj rilatoj aŭ projekto-mastrumado! Rimarku ke vi ne nepre devas esti tuj preta por ĉiuj taskoj: estos ja sufiĉe da spertiĝo enpostene.

Jen la ĉefaj taskoj kiun atentas la Komisiiton pri Konsilio de Eŭropo (KdE)

  • rilati kun KdE kaj la KER-oficisto de TEJO pri la projektoj kaj subvencioj de la Junulara Departamento de KdE kaj Eŭropa Junulara Fondaĵo (EJF);
  • rilati kun la reprezentanto de TEJO ĉe la Konsilkonsilio pri la Junularo (AC) de KdE (kiu enposteniĝos en 2022), kundecidi pri la strategio de TEJO rilate kun aliaj junularaj NGR-oj (ne-registaraj organizoj);
  • reprezenti TEJO-n en eventoj kaj kunsidoj de KdE;
  • Varbado kaj kunordigado por eventoj kaj oportunoj de KdE al TEJO-membroj por ke ili profitu de ili, tiel pliigante la kapablon de nia membaro;
  • esti la ĉefa kontaktpersono de TEJO por KdE kaj gvidi nian strategian aliron al la institucio ĝenerale.

La Komisiito pri Forumo Junulara Eŭropa (FoJE) siaflanke respondecos pri:

  • rilati kun FoJE kaj la KER-oficisto de TEJO pri la reprezentado de TEJO ene de FoJE; 
  • esti la ĉefa kontaktpersono de TEJO por FoJE kaj la Interŝanĝa Grupo (koalicio de junularaj organizoj ene de FoJE, en kiu membras TEJO) kaj gvidi nian strategian aliron al la institucio ĝenerale;
  • respondeci pri la reprezentado de TEJO ĉe la Estraro de FoJE, kundecidi pri la strategio de TEJO rilate kun aliaj junularaj ne-registaraj organizoj (NGR);
  • reprezenti TEJO-n en eventoj kaj kunsidoj de FoJE (ĝeneralaj asembleoj, spertaj grupoj kaj pli);
  • varbado kaj kunordigado por eventoj kaj oportunoj de FoJE al TEJO-membroj por ke ili profitu de ili, tiel pliigante la kapablon de niaj membroj.

Ĝeneralaj kondiĉoj:

  • Loĝi en lando troviĝante en la eŭropa kontinento (ne nepre en Eŭropa Unio, tio povas inkludi Rusion aŭ Turkion ekzemple). Por KdE, tio estu unu el ĝia 47 membro-ŝtatoj. Eŭropaj kandidatoj ekster Eŭropa Unio estas aparte bonvenaj.
  • Aldone de Esperanto, flua kono de unu el la oficialaj lingvoj de KdE kaj FoJE (angla aŭ franca) estas nepra. Scio de aliaj eŭropaj lingvoj, ĉu amplekse disvastigitaj aŭ ne, estos certa avantaĝo.

Al TEJO tre gravas diverseco kaj egalaj ŝancoj. Ni aparte petas spertajn virinojn, neduumulojn, transulojn kandidatiĝi.

Ni strebas favori kandidatojn de malavantaĝigitaj/malpli reprezentitaj grupoj, el la genra, geografia, etna/devena, klasa, handikapa vidpunktoj.

Ĉu vi vidas vin en unu el tiaj posteno? Sendu priskribon de viaj volontulaj spertoj kaj priskribu vian motiviĝon kaj kiu organizo interesas vin. Vi povas kandidatiĝi retpoŝte al spyros@tejo.org  ĝis la 15-a de Julio 2021 vialande.

Alikaze, nepre diskonigu tiun alvokon al TEJO-membroj kiujn vi konas kaj povus taŭgi por tia sperto!

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Website này sử dụng Akismet để hạn chế spam. Tìm hiểu bình luận của bạn được duyệt như thế nào.