Home > Aktualaĵoj > Mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado

Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunagas kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) en tiu ĉi mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado 2021.

Jam antaŭ dudek jaroj, forumo en Dakaro organizita de Unesko skizis la plej urĝajn tutmondajn paŝojn farendajn sur la kampo de edukado, inkluzive la jenajn:

  • La ŝtatoj fortigu la protektadon kaj instruadon de ĉiuj junaj infanoj, ĉefe tiuj malriĉaj kaj tiuj minacatataj de ekskludo kaj /aŭ diskriminacio.
  • La infanoj el etnaj malplimultoj ricevu apartan atenton en la edukado.
  • Aliro al adekvataj instruprogramoj estu garantiata al ĉiuj, cele al kontentigo de la bazaj bezonoj kaj aktiva civitana vivo.
  • Aliro al instruo estu havebla de ĉiuj homoj, ne nur en infaneco sed tra la tuta vivo.
  • La rezultoj de la instruado devas povi esti taksataj kaj devas ebligi ĉiujn agadojn de la kutima vivo : legadon, skribadon, kalkuladon.

Eĉ se tiuj principoj aperis en la jaro 2000, la vojo al ilia plenumo estas ankoraŭ longa. 

La mondo enorme ŝanĝiĝis en tiuj dudek jaroj pro la apero de novtipaj komunikiloj. La ciferecigo kaj la

Interreto alportas malĝustajn faktojn kaj novajn danĝerojn, sed ankaŭ ebligas novajn manierojn instrui kaj lerni. Unu el la trafitaj fakoj estas tiu de ne-formala edukado, kie la plimulto de junularaj trejnadoj distanciĝis de fizikaj renkontiĝoj kaj transiris al la reto. Cifereca edukado (en lernejoj, universitatoj, junularaj agadoj kaj trejnadoj) povas prezenti vojon al la estonteco, se la koncernaj roluloj povos certigi, ke ĉi tiuj strukturoj estu alireblaj por ĉiuj kaj la rajtoj de partoprenantoj estu respektataj, eĉ en cifereca medio. La pandemia jaro 2020 montris, ke la reto ebligas kontaktojn kaj diskutadon tra la tuta mondo, ekzemple inter afrikanoj, kiuj ne povus fizike atingi kunvenojn en Eŭropo.

Jam antaŭ la komunika revolucio, afrikanoj esprimis la deziron, ke aperu en la internacia lingvo Esperanto bazaj informoj pri ĉiuj fakoj, “tiel ke ni povu aliri al scioj sen uzi la koloniajn lingvojn.” Tio nun eblas per la uzo de Vikipedio, la libera enciklopedio, kiu la 15-an de januaro 2021 fariĝas 20-jara. La versio de Vikipedio en Esperanto nombras nun pli ol 290,000 artikolojn, do iom post iom konkretiĝas tiu deziro de afrikanoj. Samtempe, Esperanto-laborgrupo pri universitatoj nun esploras novajn manierojn utiligi Esperanton kiel lingvon de universitata lernado kaj instruado.

La tuta demando de la lingvo de instruado bezonas pli intensan atenton je ĉiuj niveloj. Ni favoras la uzon de la denaska lingvo de la lernantoj en la baza edukado, kaj la lernadon de aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto, en postaj jaroj por pli vasta komunikado.  Ni estas firme kontraŭ ĉiu maljusta diskriminacio surbaze de la lingvo kiun oni parolas, kvankam tiu problemo persistas en multaj mondopartoj.  Ni favoras edukadon al tutmonda civitaneco en lingve diversa mondo.

Ni estas tre konsciaj, ke la nuna Internacia Tago de Edukado okazas dum pandemio. La Monda Banko kalkulas, ke pliaj 72 milionoj da infanoj frontos analfabetecon pro la sekva limigo aŭ eĉ kolapso de lernejaj sistemoj en multaj mondaj regionoj. Multaj infanoj suferas pro malsato; aliaj pro malsano. La grandaj celoj de la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj suferas grandan, eĉ fatalan, baton.

Ni alvokas al ĉiuj homoj de bona volo, al la parolantoj de Esperanto tra la tuta mondo, kaj al Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, kuniĝi en spirito de kunlaboro por eduki niajn infanojn, kompensi la damaĝon de la pandemio, precipe por junuloj kaj vundeblaj grupoj, kaj retrovi la vojon al egaleco, prospero kaj memstaro proponata de efika tutmonda edukado. 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Website này sử dụng Akismet để hạn chế spam. Tìm hiểu bình luận của bạn được duyệt như thế nào.