[:eo] Kadre de Eŭropa Solidareca Korpuso (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”) Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.
ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj, laŭ la fine listigitaj ŝtatenecoj. La volontulado daŭrŭ ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.
Eblas kandidatiĝi ĝis la 16-a de Julio 2023!
Pliaj detaloj pri la volontula programo
TEJO serĉas 3 volontulojn por la volontula periodo ekde la 1-a de septembro 2023 ĝis la 31-a de decembro 2024, kun eblaj komencdatoj ekde septembro. Se vi estas du kandidatoj kaj nur pretus volontuli kune, vi rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi specifante tion en la motivletero.
Esti volontulo signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado – la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj TEJO –, povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJO-n kaj kunlabori en tutmonda medio pri la specifaj agadkampoj de la organizo.
Oni kalkulas kun subteno pri jenaj taskoj:
(La taskoj estos atribuitaj laŭ via persona intereso kaj sperto kaj vi estos akompanata por lerni kiel plenumi ilin)
- ĉiutaga administrado de la organizo, kune kun la Estraro;
- ĉeesto kaj protokolado dum EstrarKunsidoj, KomitatKunsidoj kaj kunplanado de la estonta strategio de la organizo;
- pritraktado de la poŝto (papera kaj reta) de TEJO kaj prizorgado de la arkivoj;
- informado pri la agado de TEJO dum esperantaj kaj ne-esperantaj kongresoj kaj seminarioj: prelegado per “TEJO sinprezentas”, deĵorado en TEJO-budo, kunplanado de la movada programo, helpo por okazigi KER-ekzamenojn;
- reprezentado de TEJO ĉe internaciaj aranĝoj kaj konferencoj: partopreno en eventoj de Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), UNITED-konferencoj, UNOY-forumoj (United Network of Young Peacebuilders) aŭ Unuinĝintaj Nacioj;
- partopreno en diversspecaj kaj diverslingvaj trejnadoj, rete kaj ĉeeste, laŭ viaj interesoj,
- aktiva kunlaboro en la aktualigo de la retpaĝoj kaj la sociretaj kanaloj de TEJO, inkluzive de kreado de novaj enhavoj kaj tradukado al via denaska lingvo;
- aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO en la fakoj, kiujn vi plej ŝatas;
- helpado al la organizado tutmonde kaj surloka volontulado dum Esperanto-eventoj, ekzemple dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK);
- kontribui al verkado de subvencipetoj por Erasmus+ kaj Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj kunmastrumado de tiuj projektoj.
La ideala kandidato:
- havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, pretu lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado1,
- ŝatu administran laboron farenda per komputilo (bazaj scipovoj pri retpoŝtoj, interreto, tekstprilaborado, kreado de prezentaĵoj ktp.),
- estu kapabla memstare preni decidojn,
- estu kapabla labori en teamo kaj taŭge sinesprimi en grupaj situacioj,
- estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la ĝenerala funkciado de la organizo,
- havu konojn pri la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj,
- neniam antaŭe partoprenis ESK-projekton.
1 Konsiderante ke la laborlingvo de nia organizo estas Esperanto, ni provizos lingvokursojn kun instruisto antaŭ la komenco kaj dum la unuaj monatoj de la volontulado se la elektita volontulo ankoraŭ ne parolas Esperanton sed prezentas sufiĉe multe da entuziasmo por ĝia lernado.
Kompreneble, tiuj estas ecoj de la ideala kandidato kaj ni konscias, ke ne facilas ĉiujn ilin plenumi. Krome, inter la elekto kaj komenco de la volontulado estos ankoraŭ sufiĉe da tempo por plibonigi iujn aferojn kaj ankaŭ la taskoj estas interkonsenteblaj. Do ne hezitu kandidatiĝi ankaŭ se vi ne trovas en vi ĉion de ĉi tiu listo!
Vi volontulos dum unu jaro kaj via komencdato estos interkonsentita (eblos ekde septembro 2023). Vi ricevos poŝmonon ĉiumonate, loĝado estos senpaga, aldone al transportado kiu rilatas al la volontulado.
Kiel kandidatiĝi
Sendu kandidatiĝojn retpoŝte al info@tejo.org kun la jenaj dokumentoj enhave, prefere en unu *.zip-dosiero kaj kun titolo laŭ la formato “ESC-2023-alvoko: nomo familia_nomo”:
- vivresumo (priskribanta viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, kaj tiel plu);
- motivletero (priskribanta kial vi volas volontuli por TEJO);
- laŭeble pruviloj de la supre postulataj kapabloj.
La kandidatiĝperiodo komenciĝas nun kaj finiĝas la 30an de junio 2023. Gravas scii ke ni pritraktos la kandidatiĝojn kaj organizos la intervjuojn laŭ ordo de ricevado. Ni konsideros kandidatiĝojn senditaj dum la kandidatiĝperiodo ĝis la trovado de taŭgaj kandidatoj, do sendu vian kiel eble plej frue!
Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, pri taskoj, poŝmono kaj loĝejo, ne hezitu kontakti nin per info@tejo.org.
Grave: Momente TEJO-volontulo devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Civitanoj de Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia Areo povas senprobleme loĝi kaj labori en Nederlando, sed civitanoj el plej multaj aliaj landoj bezonas labor- kaj restadpermeson. Ĉar Nederlando ne disponigas al volontuloj vizojn kiel kelkaj aliaj landoj, kaj ĉar la volontula poŝmono ne sufiĉos por ricevi laborpermeson, TEJO konsideros tion ĉe la elekto de la volontulo kaj laŭbezone klopodos trovi la necesajn solvojn.
Konsekvence vi povas volontuli nur se vi havas ŝtatanecon de unu el la jenaj landoj:
EU-landoj:
Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Germanio, Finnlando, Francio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgo, Malto, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svedio
Ne-EU-landoj:
Islando, Nord-Makedonio, Liĥtenŝtejno
[:en] As part of the European Solidarity Corps (ESC), TEJO invites you to become a full-time volunteer in our Central Office in Rotterdam, the Netherlands.
Being a volunteer doesn’t only mean contributing to the well-being of the organisation, but is also a chance for your own professional and personal development. The volunteer will work at the heart of the Esperanto movement – the Central Office of the World Esperanto Association and TEJO – helping with many interesting projects and having the chance to represent TEJO at various events.
ESC is open to all between 18 and 30 years old from the listed countries. The project limits the volunteering to a maximum period of one year, making it possible for more volunteers to have their volunteering experience with us.
We are looking for 3 volunteers for the period September 2023 to December 2024. The start date is subject to agreement, from September 2023.
The volunteer must show an interest in Esperanto if they don’t speak it already. TEJO can provide the candidates with Esperanto classes in advance of and at the start of their volunteering. Many of our past volunteers had no prior exposure to Esperanto before joining us.
Potential tasks include:
- representing TEJO during congresses and seminars (at both Esperanto and non-Esperanto events),
- administration and management of contacts with European and non-European structures and organisations,
- active support of the activities of TEJO’s board and working groups,
- dealing with paper and online mail,
- maintenance of the archives,
- active collaboration in updating TEJO’s websites and social network pages
- local action in Rotterdam, maintaining relationships between local organizations and institutions.
The ideal candidate:
- speaks Esperanto, or shows an interest in learning the language
- likes administrative work
- has strong computer skills
- has some knowledge about the youth Esperanto movement
- is independent in managing their own work
- is ready to collaborate with the board members on the general management of the organisation
- has good knowledge of European youth structures and institutions
- has never taken part in an ESC-project before
These are the qualities of our ideal candidate and we’re aware that not everyone can fulfill them. In the time frame between the selection of the candidate and the start of the volunteering, there will be enough time to train oneself. So don’t hesitate to apply!
You will volunteer for up to 12 months. The start date is subject to agreement. You will have free accommodation in Rotterdam and your travel expenses related to your volunteering will be reimbursed.
The application deadline is 30 June 2023.
Please send your application to info@tejo.org with ESC-2023-alvoko: first name_surname_last name: as an e-mail object along with the following documents in a single *.zip file:
- a resumé or CV (describing your studies and experiences)
- a motivational letter (describing why you want to volunteer for TEJO)
- proof of linguistic or organisational skills mentioned in these documents, if possible
- a recommendation letter from a trusted organisation or institute, if possible
Notice: At this time, the TEJO-volunteer has to work in the Central Office in Rotterdam. Citizens of the EU/EEA can work and live in the Netherlands without any problem, but citizens of many countries still need a work permit and visa. Because the Netherlands doesn’t offer volunteering visas, and because the pocket money doesn’t cover the means of subsistence of the Netherlands, TEJO will take this into consideration during the selection of the volunteer and will try to find the appropriate solutions.
Therefore, we will only be able to accept volunteers with citizenship of one of the following countries:
EU and Schengen countries:
Austria, Belgium, Bulgaria, Czech Republic, Denmark, Estonia, Germany, Finland, France, Greece, Spain, Hungary, Ireland, Iceland, Italy, Cyprus, Croatia, Latvia, Liechtenstein, Lithuania, Luxembourg, Malta, Norway, Poland, Portugal , Romania, Slovakia, Slovenia, Sweden, Switzerland.
For further questions about the program, feel free to contact info@tejo.org
Pingback: Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo - La Ondo de EsperantoLa Ondo de Esperanto
Saluton karaj
Mi estas Pakistana junulo kiu nun loĝas en Italio kaj ege ŝatas volontulinĉe tejo en Rotterdamo. Mi pensas volontuli ĉe tejo donos al mi grandan entuziasmiĝon por disvastigi nian esperanton inter ka gejunuloj de azio kaj europo.
Mi esperas ke mia estos pozitive konsiderata.
Bonvolu akcepti miajn elkorajn bondezirojn por vi ĉiuj.
Amike
Hamza SALAM
Sedi por mi informon . . .
The volunteer must show an interest in Esperanto if they don’t speak it already.
Pingback: Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo (2023-2024)! – Volontulado.net
**Добро пожаловать на наш сайт!
Откройте лучшие финансовые решения прямо сейчас!**
**Наши предложения**
Мы предлагаем широкий ассортимент финансовых продуктов: кредиты, банковские
карты и вклады, чтобы помочь
вам достичь ваших целей
и воплотить мечты в реальность.
**Кредиты для всех нужд**
Планируете покупку жилья, автомобиля или образование?
Наши кредитные программы созданы для вас.
Оформите кредит на нашем сайте за несколько
минут, выбрав лучшие условия
и сроки погашения.
**Преимущества наших банковских карт**
Наши карты обеспечивают удобство
безналичных платежей и множество бонусов:
– **Кэшбэк на повседневные покупки**
– **Специальные акции у партнеров**
Оформите карту онлайн и получите все преимущества уже сегодня!
**Быстрые займы для непредвиденных расходов**
Нужны деньги до зарплаты или
на неожиданные расходы? Наши займы – это быстро и удобно.
Мы предлагаем прозрачные условия и
мгновенное одобрение заявок.
**Наши преимущества:**
– **Простота и Удобство:** Оформите заявку онлайн за считанные минуты.
– **Надежность и Прозрачность:** Честные условия
без скрытых комиссий.
– **Индивидуальный Подход:** Мы учитываем ваши личные обстоятельства.
Не упустите шанс улучшить
свою финансовую ситуацию!
Оформите кредит, банковскую карту или займ на нашем сайте уже сегодня и насладитесь всеми преимуществами сотрудничества с надежным финансовым партнером.
Переходите на наш сайт и сделайте шаг к своим
мечтам!
Альфа-Банк-Кредит под залог недвижимости
Приветствуем вас на нашем веб-сайте!
Здесь вы найдёте всё необходимое для успешного
управления своими финансами.
Мы предлагаем широкий спектр финансовых
продуктов, которые помогут вам достичь
ваших целей и обеспечить стабильность в
будущем.
В нашем ассортименте представлены различные виды банковских продуктов,
инвестиции, страхование, кредиты и многое другое.
Мы постоянно обновляем нашу базу данных, чтобы
вы всегда были в курсе последних тенденций и инноваций на финансовом рынке.
Наши специалисты помогут вам выбрать наиболее подходящий продукт,
учитывая ваши индивидуальные
потребности и предпочтения.
Мы предоставляем консультации и рекомендации, чтобы вы
могли принять обоснованное решение
и избежать возможных рисков.
Не упустите возможность воспользоваться нашими услугами и откройте для себя мир финансовых возможностей!
Заходите на наш сайт, ознакомьтесь с каталогом продуктов и начните свой путь к финансовой стабильности прямо сейчас!
виртуальная кредитная карта
At this time I am going to do my breakfast, afterward having my
breakfast coming again to read other news.