Home > Proponoj aktivi > Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido dum IJK 2019

Estu Kunsidestro de la Komitatkunsido de TEJO dum IJK 2019 en Slovakio!

La Kunsidestro estas la homo, kiu je iu ajn momento, efektive kaj laŭrajte prezidas sesion de la komitatkunsido. Taskoj de la Kunsidestro estas gvidi la traktadon de la tagorderoj, la diskutojn kaj la voĉdonojn.

Ordinare la Estraro proponas unu aŭ pli da eblaj kunsidestroj plejmalfrue unu monaton antaŭ la Komitatkunsido kaj la Komitato elektas per reta voĉdono.

Kunsidestro ne rajtas esti anstataŭanto kaj ne rajtas voĉdoni (krom laŭ la proceduro priskribita en artikolo 12.4 de la Reglamento).
Prefere la Kunsidestro ne estu Komitatano nek kandidato al la estraro. 

Se vi interesiĝas, sendu vian kandidatiĝon antaŭ la 10-a de junio al gxen-sek[ĉe]tejo.org kaj kandidatigxu[ĉe]tejo.org 

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.