Home > Kio estas TEJO? > Strukturo > Komitato

La Komitato estas la supera decida organo de TEJO. Ĝi kunvenas kutime dum Internacia Junulara Kongreso en julio/aŭgusto, kaj eble ankoraŭ unufoje ĉirkaŭ la jarŝanĝo. Inter la kunvenoj la Komitato diskutas per diskutlisto. La Komitato ankaŭ povas voĉdoni rete kaj poŝte.

Listo de la nunaj komitatanoj troviĝas ĉe la paĝo pri la teamo de TEJO. Eĉ pli ĝisdatigita listo aperas en la aktivula datumbazo de la Centra Reto.

Se vi estas mem nova komitatano, legu nepre informojn por novaj komitatanoj kaj laŭeble skribu al gxen-sek@tejo.org por partopreni la trejnadon por novaj komitatanoj.

Taskoj de la Komitato

La komitato estas la supera instanco de la organizo. Ĝi:

  1. difinas la ĝeneralan agadon de la organizo
  2. elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin
  3. decidas pri la agado de la estraro
  4. aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la organizo
  5. decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj
  6. decidas pri akcepto kaj eksigo de honoraj prezidantoj kaj de honoraj membroj
  7. decidas pri eksigo de patronoj
  8. decidas pri reglamentoj
  9. decidas pri aliaj aferoj ne rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj

La Komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon.

Kiel la komitatanoj estas elektitaj?

La komitato konsistas el komitatanoj A, komitatanoj B, komitatanoj C kaj la estraranoj de TEJO. La estraranoj estas elektitaj en ĉiu malpara jaro. La resto de la komitato estas elektata en ĉiu para jaro.

Komitatanoj A

Komitatanojn A nomumas Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO ĝis 30-a de aprilo de ĉiu para jaro. Landaj sekcioj rajtas al nombro de komitatanoj A laŭ la jena tabelo:

Kalkuleblaj membroj Komitatanoj A
3-100 1
101-300 2
301-1000 3
1000+ 4

Ĉiu faka sekcio, kiu havas almenaŭ 3 kalkuleblajn membrojn, rajtas al 1 komitatano A. Landaj kaj fakaj sekcioj decidas mem, kiel ili nomumas sian komitatanon, ĉu per baloto, ĉu per nomumo fare de la estraro, ĉu per alia maniero.

Komitatanoj B

Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn de nia organizo, laŭ la Reglamento pri Elekto de Komitatanoj B. Ili estas elektitaj per sekreta baloto de ĉiuj individuaj membroj de TEJO. Por ĉiu komencita cento da individuaj membroj estas unu komitatano B.

Komitatanoj Ĉ

Kaj fine, la komitatanojn Ĉ elektos la jam elektitaj komitatanoj A kaj B, per sekreta baloto. Ili kutime estas homoj, kiuj havas specifan scion aŭ sperton por kontribui al la komitato. Ne rajtas esti pli multaj komitatanoj Ĉ ol kvarono de la komitatanoj A kaj B kune.