Home > Proponoj aktivi > Kunorganizu kun TEJO la IJK-n 2025 en via lando!

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 81-an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2025!

Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi ŝatus kunlabori kun TEJO por okazigi la IJK-n? Anoncu vin!

Laŭ la Kongresa Reglamento, vi kunlaboros kun la Kongresa Komisiono (KK), labororgano de TEJO, por organizi la IJK-n en via lando. Tiel, via organizo ne organizos ĝin sola, sed kun internacia teamo de junuloj por sukcese realigi diversajn elementojn de la kongreso. Antaŭ ol kandidatiĝi, nepre legu unue la amenditan Reglamenton pri la Internacia Junulara Kongreso kaj la rilatan proceduron pri la invito de la IJK

Kiuj rajtas kandidatiĝi por gastigi la IJK-n?

  • Landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO
  • Aliaj junularaj organizoj 
  • Grupo da minimume tri (3) individuaj membroj de TEJO

Certe vi bezonos pli da helpo kaj tempo por plibonigi vian kandidatiĝon. Por ke ĉiu proponanta organizo sentu sin pli certa kaj kuraĝa, ni dividas la alvokon en du fazojn en kiuj vi devas sendi al ni vian proponon laŭ grado de kompleteco. Por certigi ke ĉiu propono estu taŭga kaj pritraktinda, TEJO deziras havi laŭeble detalan informon kaj volas certiĝi, ke vi havu ĉion, kion vi bezonas por sukcesa kandidatiĝo.

Unua Fazo

Limdato por tiu ĉi fazo estas la 5-a de Januaro 2024

En la Unua Fazo, vi anoncas vian interesiĝon gastigi la IJK-n kaj interkonsiliĝas kun la Kongresa Komisiono pri via kandidatiĝo. Vi ankaŭ komencas esplori viajn ideojn: viajn proponatajn urbon, kongresejon kaj daton kaj serĉi aliajn bazajn informojn pri via propono. Tiel, la ideoj kiujn vi havas komencas esti prilaborataj. Vi disponas pri 120 tagoj por serĉi lokojn, viziti ilin, kaj kompili la informon, kiun vi bezonas por prezenti vian proponon.

Eble vi ŝatus teni vian kandidatiĝon sekreta ĝis la fino de la Unua Fazo, sed ni kuraĝigas, ke vi frue anoncu vian intereson skribe al oficejo@tejo.org. En tiu anonco, nomumu minimume tri (3) reprezentantojn, kiuj kunlaboros kun la Kongresa Komisiono en la esplorprocezo. Tio gravas ĉar ju pli frue TEJO scias, ke vi intencas kandidatiĝi, des pli frue ni povas eklabori kun vi kaj helpi vin por ke vi povu ellabori taŭgan proponon je la fino de la Unua Fazo. Eĉ se vi ankoraŭ ne certas, kontaktu nin kaj ni kune solvos ĉiujn dubojn. Do jes, tio signifas, ke ne necesas atendi la limdaton – vi povas kontakti nin tuj!

Je la fino de ĉi tiu fazo TEJO bezonas detalan prezenton pri via kandidatiĝo. Plenigu la IJK-Invitilon, formularon per kiu vi prezentos detale vian kandidatiĝon kiel eble plej bone per tiuj detaloj, kiujn vi sukcesos kolekti. La invitilo konsistas el diversaj partoj:

  • Motivletero kaj baza informo pri la invitanta organizo/grupo
  • Proponataj lando, urbo(j) kaj kongresejo(j), laŭeble kun pli ol 1 proponata gastigurbo kaj kongresejo po kandidatiĝo
  • Proponataj datoj, laŭeble kun ĉefaj kaj alternativaj datoj (la IJK estas 8-taga inkluzive de la alven- kaj forirtagoj)
  • Esencaj detaloj pri la proponataj kongresejoj kaj loĝejoj
  • Antaŭvideblaj kostoj
  • Listo de lokaj organizantoj kaj kunlaborantaj organizoj (kaj kiuj intencas labori pri kiuj fakoj)

Ĉion vi trovos en la IJK-Invitilo, kiun vi povos elŝuti en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

La Estraro ankaŭ bezonos de vi subtenajn dokumentojn, kiuj povus helpi klarigi al ni la proponon. Nepre ne forgesu alkroĉi al via propono dosierojn: turismajn broŝurojn, mapojn de la proponataj urboj kaj kongresejoj, subtenleterojn aŭ komunikojn de lokaj instancoj aŭ komercoj, prezlistojn, fotojn kaj filmetojn pri la proponataj lokoj, atestilojn, ktp. 

Sendu vian kompletan kandidatiĝon al la Centra Oficejo de TEJO (oficejo@tejo.org), kopie al ijk@tejo.org ĝis plej malfrue la 5-a de Januaro 2024 (vendredo). La Estraro de TEJO poste konsideros ĉiujn kandidatiĝojn ricevitajn kaj informos la proponantojn pri sia decido (legu la proceduron pri la invito de la IJK por vidi kiel la Estraro povas decidi).

Por ke vi pli facile povu orientiĝi kaj prepariĝi, ni havas por vi la Manlibron pri organizado de la IJK kaj la manlibron Kiel inviti IJK-n. Ni ankaŭ emfaze rekomendas al vi, ke vi aranĝu kunsidon kun la KK, por ke spertuloj pri la organizado de la IJK rekte konsilu al vi.

Elŝutu kaj plenigu:

Dua Fazo

(Limdato anoncota, 30 tagojn de la decido de la Estraro)

La neceso okazigi la Duan Fazon dependos de la ricevitaj kandidatiĝoj en la Unua Fazo. La Estraro povas decidi malfermi la Duan Fazon se 1) alvenis du aŭ pli da bonkvalitaj kandidatiĝoj ke ne eblis tuj elekti definitive inter ili post la Unua Fazo, aŭ 2) la Estraro bezonas pli da informo pri iuj aŭ el ĉiuj proponoj.

Nur proponantoj kiuj jam antaŭe submetis siajn proponojn kaj estis poste elektitaj pluiri al la Dua Fazo povas partopreni. Do, vi ne rajtos eniri tiun ĉi fazon ne estinte en la antaŭa. Je la fino de la Dua Fazo, TEJO bezonos de la proponantoj plipoluritan kaj plikompletigitan informon pri la esencaj punktoj postulitaj en la Unua Fazo plus la detalojn specife petitajn de la Estraro. Nepre ne forgesu aldoni ankaŭ dosierojn, kiujn vi ne submetis en la Unua Fazo se tiuj dokumentoj helpus vian proponon aŭ estis specife postulitaj de la Estraro.

Ne zorgu, ĉar eĉ en la Dua Fazo la Kongresa Komisiono daŭre restos disponebla por helpi vin por kompletigi vian kandidatiĝon kaj certigi ĝian bonan kvaliton. Laŭ la decido de la Estraro, TEJO eĉ povas sendi reprezentanton por propraokule viziti la proponatajn lokojn kaj certigi la taŭgecon de ĉiu propono. Tiuj reprezentantoj raportos al la Estraro siajn eltrovojn, laŭ kiuj la Estraro poste faros la finan decidon pri la gastigonto de IJK 2025.

Se vi havas demandojn, ne hezitu kontakti nin ĉe oficejo@tejo.org.

Ĉiuj interesitaj kandidatoj estas invitataj submeti siajn proponojn, kvankam la Reglamento pri la Internacia Junulara Kongreso eksplicite preskribas preferon favore al oficialaj landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO. Tial, se vi ne reprezentas landan aŭ fakan sekcion de TEJO, esploru kunlaboreblon kun sekcioj bazitaj en via proponota lando aŭ fondu sekcion en via lando (se tiu ankoraŭ ne ekzistas). Sekcioj, grupoj kaj individuoj el landoj ekster Eŭropo estas aparte kuraĝigataj kandidatiĝi.

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Táto webová stránka používa Akismet na redukciu spamu. Získajte viac informácií o tom, ako sú vaše údaje z komentárov spracovávané.