Home > > Partoprenu en la verkado de la Lingvopolitikaj Pozicioj de TEJO

Laborgrupo kreiĝis ene de TEJO por ĝisdatigi la Lingvopolitikajn Poziciojn (LPP) de nia organizo, kun pli ĝisfunda enhavo kaj homrajt-bazita argumentaro.

La nuntempaj lingvopolitikaj pozicioj de TEJO estas dokumento kiu estis voĉdonita de la Komitato de TEJO fine de 2011. Ĝi difinas niajn oficialajn kaj komunajn opiniojn pri lingvopolitiko. 

La Laborgrupo pri Lingvopolitikaj Pozicioj (LPP) nuntempe prilaboradas ĝisdatigon de tiu dokumento kaj celas enplekti kiom eble plej multe da diversaj aktivuloj.

Tiucele, debatoj, prezentoj kaj prelegoj pri temoj kiel lingvistiko, lingvopolitikaj situacioj kaj lingvopolitika pledado estos organizitaj dum la venontaj semajnoj, kun la celo kolekti ideojn por pluverki la dokumenton. Tiu verkado daŭros ĝis meze de julio 2022

Tiuj novaj ideoj konkretiĝos en la malneto de la novaj lingvopolitikaj pozicioj de TEJO, kiu estos prezentita al la Komitato de TEJO por diskuti, debati, amendi kaj fine voĉdoni okaze de IJK 2022.

Ĉu vi volas aktive partopreni? 

Se vi ŝatus aktive kontribui per via scipovo aŭ entuziasmo, organizante eventeton aŭ proponante programeron kadre de alia evento, aŭ se vi volas rekte kontribui al la verkado, via helpo tre bonvenas! Kontaktu la Laborgrupon ĉe pozicioj@tejo.org 

Kiam?

La jam komencita procedo laŭplane daŭros ĝis aŭgusto 2022, laŭ tiu planado:

  • Marto – junio: okazigo de eventetoj (retaj kaj ĉeestaj) por diskuti pri la temoj rilataj al lingvopolitiko kaj por kolekti ideojn kaj interesiĝantojn; samtempe iompostioma kunverkado de la malneto;
  • Meze de julio: fermo de la malneto por lingva provlegado;
  • Fine de julio/komence de aŭgusto: sendo al la Komitato de TEJO pro komentado, amendoj kaj debatoj;
  • Aŭgusto, dum la Komitatkunsido de TEJO: debatoj pri la malneto, amendoj kaj posta voĉdonado pri oficialigo de la dokumento.
  • Se tiam akceptata, la dokumento anstataŭigos la nuntempan dokumenton kaj iĝos oficiala pozicio de TEJO, uzata por alekstera lingvopolitika pledado kaj interna trejnado de nia membraro. Alilingvaj tradukoj estas ankaŭ planataj. 

Kie?

  • Kunverkado: okazos iom post iom rete, kun regulaj kunsidoj de la Laborgrupo por kunordigado.
  • Eventetoj: kelkaj okazos rete, aliaj okazos kiel programeroj dum ĉeestaj esperanto-aranĝoj. Anoncoj venos iom post iom, interalie per tiu ĉi paĝo.

Kiel?

  • La eventetoj organizotaj kadre de tiu ĉi debato estos okazo por inviti aktivulojn aliĝi al nia iniciato.
  • La dua celo estas ankaŭ kolekti ideojn por nutrigi la kunverkadon de la pozicioj kaj tiel (re)difini la agadon kaj rolon de esperantistoj pri lingvopolitiko

Kiu?

Ĉiuj esperantistoj povos veni al niaj eventoj, debati kaj diskuti. La fina produkto estos tamen oficiala dokumento de nia organizo, tial al ĝia rekta verkado povos kontribui nur Individuaj Membroj kaj Patronoj de TEJO

Eventeroj kaj programeroj, kadre de tiu LPP-reverkado:

Eventetoj kaj programeroj estos listigataj ĉi tie post ilia anonco.

Jen kion ni povas nune anonci:

  • 13-19 aprilo: IJF, Italio – okazos programero pri lingvopolitiko kaj demokratio
  • 30 de aprilo: reta ateliero pri lingvopolitiko por Aziaj & Oceaniaj Esperantistoj dum reta evento 
  • Tion ni intencas ripeti por aliaj kontinentoj dum la postaj monatoj
  • 3-6 de junio: Kataluna Kongreso de Esperanto – okazos programero

Sekvu la sociajn retejojn de TEJO por ricevi ĉiujn ĝisdatigojn!

One Comment, RSS

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Website này sử dụng Akismet để hạn chế spam. Tìm hiểu bình luận của bạn được duyệt như thế nào.