You are here

Landaj Sekcioj

La landaj sekcioj ludas gravan rolon en la laboro de TEJO. En la komitato de TEJO sidas komitatanoj de la landaj sekcioj kaj decidas pri la ĝenerala agado de TEJO. TEJO nun havas 46 landajn sekciojn (vidu la superrigardon sube).

Ni ĉiam ĝojas pri novaj landaj sekcioj (kutime por unu lando, unu sekcio). Estas kelkaj kriterioj por iĝi LS (vi trovas ilin ankaŭ en la Regularo de TEJO, ĉapitro 2 – Statuto, artikolo 8 – Landaj sekcioj):

  1. ĝi kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto;
  2. ĝi subtenas la celojn de TEJO;
  3. ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de landa asocio aliĝinta al UEA;
  4. ĝi estas laŭorde organizita;
  5. ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
  6. membreco en ĝi estas libervola; kaj
  7. ĝi estas demokratie gvidata.
Se vi starigas novan landan sekcion, aŭ se vi nove eniris la estraron de landa sekcio, legu ĉi tie pri kutimaj taskoj kaj taskodivido por la estraro de landa sekcio.
LandoLanda Sekcio (mallongigo)Aktiveco
ArgentinoJuna Esperantistaro Argentina (JEA)
AŭstrioAŭstria Esperanto Junularo (AEJ)
BraziloBrazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO)
BritioJunularo Esperantista Brita (JEB)
BulgarioBulgara Esperanto-Junularo (BEJ)
BurundioJunulara Esperantista Burundia Organizo (JEBUO)
ĈeĥioĈeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ)
ĈinioĈina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA)
- HonkongoHonkonga Junulara Esperanto-Asocio (HKJEA)
DanioDana Esperanta Junulara Organizo (DEJO)
FinnlandoFinnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO)
FrancioJunulara Esperantista Franca Organizo (JEFO)
GermanioGermana Esperanto-Junularo (GEJ)
GrekioJunulara Sekcio de HEA
HaitioHaita Esperanto Junulara Asocio
HispanioHispana Esperantista Junulara Societo (HEJS)
- KatalunioKataluna Esperanto-Junularo (KEJ)
HungarioHungara Esperanto-Junularo (HEJ)
IranoIrana Esperantista Junulara Organizo (IREJO)
IsraeloJunulara Esperanto-Ligo en Israelo (JELI)
ItalioItala Esperantista Junularo (IEJ)
JapanioJapana Esperanto-Junularo (JEJ)
KanadoJunularo Esperantista Kanada (JEK)
- KebekioKebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO)
Kongo (Kinŝasa)Demokratia Kongolanda E-ista Junulara Organizo
Koreio (Suda)Korea Esperanto-Junularo (KEJ)
KroatioKroatia Esperanto-Junulara Asocio (KEJA)
KuboJunulara sekcio de KEA (JSK)
LitovioLitova Esperantista Junulara Ligo (LEJL)
MadagaskaroMalagasa Esperanto-Junularo (MEJA)
MeksikoMeksika Esperanto-Junularo (MEJ)
NederlandoNederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)
NorvegioNorvega Junularo Esperantista (NJE)
PollandoPola Esperanto-Junularo (PEJ)
PortugalioPortugala Esperanto-Junularo (PEJ)
RumanioRumana Esperantista Junulara Asocio (RumEJA)
RusioRusia Esperantista Junulara Movado (REJM)
SerbioSerbia Esperanto-Junulara Organizo (SerbEJO)
SlovakioSlovakia Esperanta Junularo (SKEJ)
SvedioSveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU)
SvislandoJunularo Esperanta Svislanda (JES)
TogolandoJunulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTE)
UkrainioUkrainio Ligo Esperantista Junulara (ULEJ)
UsonoUsona Esperantista Junularo (USEJ)
VjetnamioVjetnama Esperanto-Junularo (VEJO)

Kiel oni taksas la aktivecon?


La landaj sekcioj estas dividitaj en ses kategoriojn de aktiveco: nova, dormanta, zorgiga, vekiĝanta, aktiva kaj aktivega. Nova sekcio estas tiu, kiu estas stariganta sin kaj ekzemple ankoraŭ ne havas finitajn statutojn. La aliaj kategorioj estas dividitaj laŭ la subaj kalkuleblaj kriterioj. Sekcio apartenas al tiu kategorio, de kiu ĝi plenumas ĉiujn kategoriojn.
A+: aktivega, A: aktiva, V: vekiĝanta, Z: zorgiga, D: dormantaA+AVZD
La LS havas almenaŭ unufoje jare membroasembleon.jesjes½½
La LS regule elektas novan estraron.jesjesne, sed havasne, sed havas
La LS havas ordigitan membroadministradon.jesjes
La membronombroj de la LS kreskas (aŭ malkreskas malpli ol 15% jare).kreskaspli ol -15%kreskas
La LS havas pozitivan bonhavon.jesjes
La LS skribas ĉiujare financan raporton.jesjes
La LS deklaras siajn membrojn al TEJO kaj pagas kotizon por ili.jesjes
La LS ĉeestas en sociaj retoj kaj almenaŭ unufoje monate ĝisdatigas.jesjesjes
La LS havas retpaĝon, minimume dulingvan, almenaŭ unufoje monate aktualigitan.jes½
La LS havas internan komunikilon, kiu aperas almenaŭ unufoje monate.jes½
La LS eldonas almenaŭ unu mojosaĵon (ekzemple t-ĉemizoj, malfermiloj, tasoj).jes
La LS kunlaboras kun almenaŭ unu alia landa sekcio.jesjes
La LS havas almenaŭ x-foje jare internan renkontiĝon.41
La LS havas almenaŭ unufoje jare internacian plurtagan renkontiĝon.jes
La LS havas havas kontakton kun lokaj grupoj.jes
La LS havas havas komitatanon A, kiu almenaŭ x-foje jare kontribuas al cirkulero.9662
La LS havas almenaŭ unufoje jare internacian plurtagan renkontiĝon.jes
La kasisto de la LS membras en retlisto TEJO-kasistoj.jesjesjes
La LS ĉiujare plenigas KODEJO-n.jesjesjes
La LS kunlaboras kun iu neesperantista organizo.jes
La LS membras en sia nacia junulara konsilio, se tiu ekzistas.jes
La LS petas subvenciojn aŭ serĉas eksterajn monfontojn.jes
A+: aktivega, A: aktiva, V: vekiĝanta, Z: zorgiga, D: dormantaA+AVZD
Esperanto